(EO) — Eŭropa Unio ricevas (“enpoŝigas“) la Nobel-premion pri Paco…

« à l’attention de nos visiteurs espérantistes, ce texte qui expose dans quel esprit réellement internationaliste fut créé l’espéranto par le poyglotte polonais Zamenhof. Le contraire même de ce que porte l’Union européenne « honorée » par le Comité Nobel de la paix qui s’est surtout déshonoré lui-même en attribuant le prix de la Paix à cette structure supranationale et impérialiste.

L’espéranto, une autre manière de combattre le tout-anglais impérial
, de respecter les langues nationales (et régionales) et de permettre une communication entre les peuples ? A chacun d’y réfléchir ».

(EO) — Eŭropa Unio ricevas (“enpoŝigas“) la Nobel-premion pri Paco…

Tamen, la ideo pri eŭropa unuiĝo, sub la formo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, estis proponita jam en 1915 fare de D-ro Zamenhof en teksto titolita “Post la granda milito : alvoko al la diplomatoj“ publikigita en tri organoj de Esperanto-asocioj : “The British Esperantist” (Britio), “Esperanto” (Ĝenevo, Svisio), “La Verda Standardo” (Hungario).

Zamenhof krome oferis, por la tuta homaro, lingvon komunan (ne unikan), neŭtralan, justan kaj neimperiistan, kiu estis, en 1921, temo de propono de rezolucio prezentita al la Ligo de Nacioj fare de 11 landoj inter kiuj pli ol duono ekstereŭropaj (Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko), por ke ĝi estu instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo.

La plej furioza opozicio venis de la franca registra, kiu tiam reprezentis koloniistan potencon kun revo pri reveno al la Imperio. Kaj tio en epoko, kiam ĝi kulpis pro faro, kies konsekvenco estis favori la supreniron de Hitler : la Ruhr-okupacio (1923-1924); en epoko, kiam la Esperanto-uzantaro ege strebis por starigi rilatojn de konstrua amikeco kun la germana popolo per multaj interŝanĝoj kaj intensiva kultura aktiveco : Universala Kongreso de Esperanto en Nurnbergo en 1923 kun 4963 partoprenantoj (nombro superita nur okaze de la jubilea kongreso de la centjariĝo de la lingvo en 1987 en Varsovio : 5946); kongreso de la soci-kultura asocio SAT en 1923 en Kaselo sub la honor-prezidanteco de Albert Einstein (Nobel-premiito pri Fiziko 1921).

En 1933, la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kolonjo, kies urbestro, Konrad Adenauer, akceptis la honor-prezidantecon. Malliberigita fare de la nazioj, li ne povis aperi en la kongreso, kie montriĝis ĉefe tiuj ŝajnhomoj… Multe pli malfrue, en 1952, Charles de Gaulle ne kapablis imagi ion pli bonan ol ironii pri Esperanto….

Hodiaŭ, Eŭropa Unio, kies devizo estas “Unueco en diverseco“, kontribuas al formatigo de la cerboj per devigo uzi unikan lingvon, precize tiu de lando, kiu plej malmulte kontribuis al la konstruado de tiu unuiĝo kaj foje eĉ malhelpis ĝin per bremsado. Ĝi havigas ĉiam pli da loko al la angla, konforme al la intertraktado de la angla-usona konferenco, kiu okazis en Kembriĝo en 1962, kies raporto asertis ke, “en la intereso komerca kaj politika de la anglalingvaj landoj“ — kiuj atribuis al si la nomon “Centro“ kaj al la cetero de la mondo tiu de “Periferio“ —, necesis superregi ĉian rezistadon kontraŭ la angla. Precize tion faras Eŭropa Unio.

Fondita sur kultura-lingva diskriminado kaj sur lingvo, kiu estas la esenca vehiklo de ekonomia sistemo funde maljusta, tiu Eŭropo havas nenion komunan kun tio, kion D-ro Zamenhof proponis en 1915 :

“Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo por atingi tian pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizita tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.“

Eŭropa Unio devigas al uzado de lingvo ligita al maniero vidi la mondon, pensi, agi kaj reagi, konsumi. Per tiu lingva formatigo de la spiritoj, ĝi plifortigas “la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj“ : ĝi neniam firme opoziciis al militemaj devojiĝoj de lando kulpa je plej granda nombro da militoj en la tuta historio de la homaro, unua armil-produktanto kaj vendanto de armiloj kaj rimedoj de amasdetruado en la mondo, publike kondamnita jam en 1935 en verko titolita “War is a racket“ (Milito estas trudŝtelo) fare de unu le la plej famaj militistoj de la usona armeo, la generalo Smedley Butler.

Anatole France skribis, en 1922 : “Oni kredas morti por la patrio : oni mortas por industriistoj“. Eŭropa Unio falis en la manojn de industriistoj al kiuj alldoniĝis banksteroj.

Le Nobel-Komitato ne pli indas je komplimentoj aŭ premio ol EU.